Dedistanca edukado, dedistanca instruado, dedistanca lernado, aŭ pli simple distanceduko aŭ distancstudado (en ĝia frua versio, antaŭ la interreto, koresponda edukado) estas la eduko de studentoj kiuj ne ĉeestas fizike en lernejo.[1][2] Kursoj kiuj estas kondukitaj parte pere de distanceduko kaj parte sur-eje estas prisignitaj kiel hibrida[3] aŭ miksita[4] eduko. Masivaj malfermaj retaj kursoj (anfla mallongigo MOOC)[5] , ofertantaj grandskalan interagan partoprenon kaj liberan aliron tra la Tut-Tera Teksaĵo (Interreto) aŭ aliaj retaj teknologioj, estas lastatempaj evoluoj en distanceduko. Kelkaj aliaj esprimoj (distribuita lernado, e-lernado, reta lernado, ktp.) estas uzataj malglate, sinonime kun distanceduko.
↑Bozkurt, A., Akgun-Ozbek, E., Onrat-Yilmazer, S., Erdogdu, E., Ucar, H., Guler, E., Sezgin, S., Karadeniz, A., Sen, N., Goksel-Canbek, N., Dincer, G. D., Ari, S.,& Aydin, C. H. (2015). Trends in Distance Education Research: A Content Analysis of Journals 2009-2013. International Review of Research in Open and Distributed Learning, 16(1),330-363. https://www.academia.edu/11056576/Trends_in_Distance_Education_Research_A_Content_Analysis_of_Journals_2009-2013
↑ (December 1993) “Agriculture distance education: A valid alternative for higher education?”, Proceedings of the 20th Annual National Agricultural Education Research Meeting, p. 67–73.
↑Kaplan Andreas M., Haenlein Michael (2016) Higher education and the digital revolution: About MOOCs, SPOCs, social media, and the Cookie Monster, Business Horizons, Volume 59.